Soneto pri sana saluto
vizitis min en hospitalo 
prezidantoj de asocio 
kiel ĉiam kun emocio 
deziris min fuĝi de malo 

unue oni min timigis 
poste kuracist-konsilio 
foriris de operacio 
kaj min por atendo devigis 

"mi konas bone mian korpon 
kaj ĝiajn organojn laŭ sento 
mi havas fortan antikorpon" 

"vi devas resti pacience 
tiu aŭ alia evento 
sanigas vin ambivalence"
Zuriko, la 1an de junio 1999