Soneto nome senforteco
malrapide iras antaŭen 
paŝo post paŝo ŝanceliĝas 
dum ventblovo malstabiliĝas 
haltas... iras... haltas... kontraŭen 

pasantoj brakmovas silente 
eble iu pensas "ebria" 
kaj ne "malsane averia" 
ĉu iu kompatas konsente? 

li iras obstine eĉ ploras 
pro celo kiu ne ekzistas 
tute sen fortoj li doloras 

subite alvenas mildstato 
li ridetas kaj ne plu tristas 
malsano fuĝis - jen konstato

Zuriko, la 12an de junio 1999