Soneto kun vido distanca
antaŭ mi estas verda parko 
kun arboj deverse aspektaj 
etaj fontoj kun ŝprucoj plektaj 
super herbejo ĉielarko 

plue tegmentoj preĝejturoj 
kun ŝancelantaj sonoriloj 
en diversaj sonoraj stiloj 
certe nur pri bonaj aŭguroj 

malsupre lago sur ĝi veloj 
malrapide delokiĝantaj 
fone montaroj ĉirkaŭantaj 

pejzaĝon per glaciaj ŝeloj 
tamen de hospitalfenestro 
belo ekzistas laŭ sekvestro  
Zuriko, la 14an de junio 1999