Soneto merite por stumbloj
kompostisto alilokigis 
vortojn - signifo ne perdiĝis 
sed la poemo malrimiĝis 
kaj per tio min ofendigis 

sed mi lasis tiun eraron 
eĉ se verso malsonetiĝis 
pro tio ĝi amuletiĝis 
konscie mi akceptis raron 

en tre multaj situacioj 
eraroj hazarde ĉarmiĝas 
sendepende de pozicioj 

ĉar multaj estas korektecoj 
por ili ni alkutimiĝas 
ĝoigas nin malperfektecoj 
Zuriko, la 2an de junio 1999