Soneto pri la kompromito
NATO-atakoj sur Balkanoj 
estas malvenko de moralo 
senespera morta spiralo 
de sangavidaj usonanoj 

Eŭropo tre kompromitiĝis  
per partopreno en milito 
je kiu usona elito 
kaj usona ŝtato riĉiĝis 

NATO kaj Eŭropa Unio 
avancigas aparatĉikojn 
kiel iam en Sovetio 

tamen estas opozicio 
kiu elvokas polemikojn 
tio ŝajnas nur atrakcio 

Zuriko, la 23an de junio 1999