Soneto kun la lanternisto
patriotismo motivigas 
ne plu la nunan lanterniston 
kaj kapitalan globaliston 
alvoko jam ne kortuŝigas 

konstato frosta sed konkreta 
kiu ŝanĝis civitanecon 
tiu havas novan regnecon 
pasinteco estas malpreta 

resto ŝajnas nur senkulpiĝo 
oni scias ke malestantoj 
en nacio tre malprestiĝas 

se vi perfidis mizerecon 
do vi fariĝis fremdaj hantoj 
vi revenos... en eternecon 

Zuriko, la 24an de junio 1999