Soneto pri troa rikolto
"rigardu - ili enuiĝas 
ili ne bezozas poemojn 
vi ĵetas vortojn en triremojn 
kiuj rapide subakviĝas" 

"mi verson centfoje tralegos 
ĝis semo atingos ŝtonteron 
kaj kiam ĝi donos ĝermeron 
tiam mi ĝin per kreo tegos" 

"ĵetu semojn en fekundaĵon 
tiam efekto pliboniĝos 
forlasu teruran ŝtonaĵon" 

"sen helo kaj akvo ne kreskos 
inspiro ankaŭ ne fruktiĝos 
koncepto ne plu adoleskos" 
Zuriko, la 26an de junio 1999