vekita post operacio mi miris pri mia ekzisto sed mi ne estas defetisto jen sincera deklaracio min premas halucinacio senĉesan ŝtuparon mi vidas kaj neniun survoje fidas pro tro da iluminacio aliaj malsanuloj rare reagas kun mi solidare sed helpi min tute ne povas ĉi tie edzino min trovas kaj timas pro mia sanstato je timfilozofia bato