Soneto pri restsarmatismo
en Rapperswil Pola Muzeo 
montras ĉevalojn de sarmatoj 
saltantajn kiel akrobatoj 
en mistera pentrista kreo 

unu sviso pole vestiĝis 
sed ĉapo aspektis kozake 
feliĉe ne agis atake 
ĉar nuna tempo raketiĝis 

Clinton ja ne estas Sobieski 
kiu imponis husarie 
kaj tiu pli emas burleski 

de tiuj ĉevalentreprenoj
pegazoj traflugas varie 
al kosovNATOaj azenoj 
Rapperswil, la 10an de julio 1999