Soneto pri amneziemo
vagante iam tra Parizo 
mi forgesis pri mia nomo 
kaj tiel mi estis fantomo 
eĉ de alia civilizo 

amnezio estas malsano 
en ĝi troviĝas metaforo 
pri ekstreme tima hororo 
malekzisto en uragano 

mi ne sciss kio okazis 
kie mi estis kiu staris 
ĉe mi kaj danĝere emfazis 

"via nomo - via pasporto" 
ĉu policistoj ion faris? 
iam finiĝis tiu sorto  
Zuriko, la 13an de julio 1999