Soneto antaŭ malsatuloj
Christa Giorgio Barbara kaj mi 
tagmanĝis en restoracio 
ĝis vespermanĝo - atrakcio 
anstataŭ unu manĝaĵoj tri 

vino estis de propra kelo 
kaj fakturo de propra mano 
"restaŭranto" kiel ŝamano 
gvidis siajn gastojn al celo 

botelo - pli ol tricent frankojn 
situacio prodigema 
kaj oni poste sentos mankojn 

mi pensis pri gemalsatuloj 
kun ekzisto sorte dilema 
por ili ne helpas postuloj 
Zuriko, la 14an de julio 1999