Soneto pri politikmarĉo
konstitucia partieco 
grundigas sociajn disbatojn 
kaj kreas danĝerajn rilatojn 
inter grupoj laŭ ruzuleco 

rigardu ĉirkaŭ ni zorgeme 
elito agas per metodoj 
similaj al brutaraj prodoj 
jam enprogramitaj sisteme 

eniras politikan marĉon 
nur primitivaj mallertuloj 
socio gustas tiun farĉon 

oni devas ilin subteni 
ĉar mankas modestaj saĝuloj 
kiuj ne volas partopreni 
Zuriko, la 15an de julio 1999