Soneto tosta por Barbara
flamas la torĉo por Petrarca 
kaj ankaŭ por mia naskiĝo 
mi trinkas je via prestiĝo 
kiu ekestu ĉielarka 

tricent sesdek ses kapeletoj 
ligitaj per estinga preĝo 
ĉiuj laŭ ortodoksa leĝo 
kiu provokas al sonetoj 

Barbara desegnas kolore 
kaj mi tostas je ŝia sano 
dankeme pro tio fervore 

ol nuna eklipso pli gravas 
naviganta katamarano 
kiu tre rarajn velojn havas 
Skopelos, la 18an de julio 1999