Soneto spure de Deoro
eĉ tri plaĝoj dum unu tago 
sabla kaj gruza kaj ŝtonroka 
vetero bela farto moka 
tamen sufiĉa por imago 

ĉio finiĝus tute bone 
tamen aŭtobuso ne venis 
ni trinkan akvon ne kunprenis 
kaj ni soifis malimpone 

al haveno alvenis jaĥto 
konstruita de amatoro 
sed navigis laŭ ĝusta takto 

la svisa paro de Bazelo 
jaron sur spuro de Deoro 
inter ili daŭras ribelo 
Skopelos, la 21an de julio 1999