Soneto kun malgranda plaĝo
sen plano sen iu koncepto 
ni eniris prismuman ŝipon 
malproporcian prototipon 
kun ekologia percepto  

malproksime de industrio 
portis nin abomenŝipaĉo 
sed en celo okazis plaĉo 
sur ege ĉarma plaĝa strio 

taverno estis familia 
kaj fiŝsupo rare bongusta 
tuta angulo idilia 

ni estis longe kaj okazis 
alia menuo langusta 
ĉe kiu ni guste ekstazis 
Skopelos, la 23an de julio 1999