Soneto pri perdita plaĝo
informon ne pritraktu moke 
la plej eta plaĝo sur l' mondo 
troviĝas en Adrina-rondo 
kaj aspektas tute sufoke 

tamen akvo estas mirakla 
grave ke antaŭ ĉio pura 
profunde diafanvelura 
kaj pro sanvaloroj herakla 

ĉirkaŭaĵo spiras per maro 
kaj per zumado de cikadoj  
meze de pinia arbaro 

tiel aspektas paradizo 
protektu ĝin kontraŭ invadoj 
de teknuloj por civilizo 
  
Skopelos, la 26an de julio 1999