Soneto mule kali mera
matene alvenis du muloj 
vidoj akraj oreloj staras 
flanke balaaĵo muaras 
de arbo alvenas rukuloj 

komunuma mulogvidanto 
prenis de domo tri saketojn 
kaj muloj movigis kapetojn 
revante pri portelefanto  

al preĝeja  Atanazio 
venis popo nigre vestita 
kun botelo de malvazio 

katoliko protestantino 
ne! - eniro malpermesita 
pro alikonfesa doktrino
Skopelos, la 27an de julio 1999