Soneto pri infanlaboro
en sia knajpo post meznokto 
Ksintaris devigas infanojn 
labori uzante ĉikanojn 
kiel en mezepoko vokto 

mizeraj infanoj sur stratoj 
serĉas ion ajn por travivi 
kaj sian infanecon trivi 
ludante kun sendomaj katoj 

"vi ja ne rajtas enmiksiĝi 
en miaj internaj aferoj" 
ne mi ne povas trankviliĝi 

en Greklando estas kutimo
akceptata de ĉiuj sferoj 
infanekspluata deprimo  
Skopelos, la 28an de julio 1999