Soneto pri busmuzikanto
li flustre demandis ŝoforon
ĉu povas ludi por bileto 
sen mono - neniu sekreto 
konvinkis ankaŭ konduktoron 

eksonis moke sed afable 
"sidiĝu almoza cigano 
mi scias vi estas albano" 
neniu kontrolos probable 

li komencis akordeone 
iun konatan melodion 
ludi kaj kanti tre impone 

poste ĉe la lasta stacio 
li falis en melankolion 
kaj tiam kreskis emocio 
Skopelos, la 29an de julio 1999