Soneto kun teda gazeto
frue pluvis - freŝa aero 
instigas al longaj promenoj 
ni rigardas al magazenoj 
ankaŭ ŝanĝiĝas atmosfero 

mezurante planitan vojon 
ni tuj aliras al konkludo 
ke ne taŭgas por ni sintrudo 
eltrovis ni alian fojon 

ni supreniras al dometo 
poste denove al haveno 
je teda ĉitaga gazeto 

tagmanĝo ĉe "kapitanino" 
edzino de marindiĝeno 
ĉar zorgas pri ni knajpĉefino 

Skopelos, la 31an de julio 1999