Soneto pri libersekreto
Samuel Pepys skribis taglibron 
en la lingvo de si verkita 
kaj memĉifre sekretigita 
faris lingvistan ekvilibron 

kiu deĉifris tiun tekston 
enciklopedio ne diras 
kaj ĉiuj legantoj nun miras 
ĉar aŭtoro trafis pretekston 

mi ankaŭ skribas ĉiutage 
en Esperanto por leganto 
la ĉifron komprenu image 

la sekreto estas libera 
por vigla literaturanto 
okazas ankaŭ alisfera  
Zuriko, la 5an de julio 1999