Soneto pri revena tago
lasta rigardo de balkono 
al pejzaĝo sorĉe vestita 
haveno ŝajnas plenigita 
disiĝas sonorila tono 

ni navigas al flughaveno 
sur insulo Maria-festo 
kaj por ni hazarda ĉeesto 
proksime de sankta festeno 

amaso preĝas kaj esperas 
ke baldaŭ okazos miraklo 
nur volas - nenion oferas 

popoj disdonas freŝan panon 
je tiu popola spektaklo 
ni mendas en knajpo ĉampanon 
Skiatos, la 15an de aŭgusto 1999