Soneto doktrindiferenca
moralo lastatempe dronis 
kaj troviĝas tute profunde 
eĉ se vivo floras abunde 
ruzeco perfide sin kronis 

kapitalismo certe falos 
kaj poste ankoraŭ sen digno 
kun iu socia konsigno 
kuple esperantoj regalos 

doktrinoj estas utopioj 
kiuj praktike kvereliĝas 
kaj ekestas revolucioj 

en amaso mankas ŝuldantoj 
ĉar ĝi tro rapide miksiĝas 
en ĝi kaŝiĝas doktrinantoj 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 1999