Soneto pri spritosekreto
mafio de drogkomercistoj 
sagace al NATO eniris 
Solana pri tio ne miris 
ĉar ne zorgis pri oficistoj 

oni altiris eĉ justecon 
internacian tribunalon 
prezidentojn kaj admiralon 
kiu gvidis militan specon 

l' tuta afero malsukcesis 
Serbio atakojn eltenis 
ĉar Rusio help-apartenis 

en Kosovo vero regresis 
NATO protektis teroristojn 
kiuj atakis laboristojn 
Zuriko, la 25an de aŭgusto 1999