Soneto lige kun kotleto
neniu legis la poemojn 
sed nur informojn pri poeto 
ĉe brasikaĵo kun kotleto 
mito aldonis plurajn temojn 

tiu nacia sinonimo 
fariĝis eĉ medikamento 
preskaŭ por ĉiu mankamento 
ankaŭ por nacia animo 

oni diras ke la plej granda 
aldonante la vorton "tamen" 
ĉar evento estas demanda 

de konkreto venis slogano 
Goethe kun germanoj kaj AMEN!  
glaso da biero kaj pano 
Zuriko, la 28an de aŭgusto 1999