Soneto je pajlo en ŝuoj
"etoso" estas tiu vorto 
kiu priskribas agrablecon 
sed ankaŭ artan heroecon 
en batalo kontraŭ perforto 

hodiaŭ tiuj "etosantoj" 
partianaj bonzoj fariĝis 
sed en socio ne prestiĝis 
ĉar estas povoposedantoj 

pajlo de ŝuoj elrampiĝas 
sed ili sin sentas nobeloj 
kaj ĉirkaŭaĵo sufokiĝas 

sandalaĉoj kun blankaj ŝtrumpoj 
kaj bluzoj kun kravataj steloj 
en realeco simplaj plumpoj 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 1999