Soneto pri verka malpaco
inspiron ni ne povas verki 
ĝi naskiĝas mem senanonce 
poste mem foriras prononce 
oni devas humilon sterki 

penado entute ne helpas 
malplena kapo ne pleniĝas 
inverse sen saĝo sekiĝas 
kapposedanto ofte jelpas 

ekzistas tamen ĝuaj statoj 
kiam ni sentas paradize 
kaj ne ĝenas nin advokatoj 

nia spirito bonvetera 
nin helpas kiam estas krize 
dum verkemo restas severa 
Skopelos, la 9an de aŭgusto 1999