Soneto reamneziiĝa
al mi revenas amnezio 
mia memoro ne funkcias 
aliaj homoj emocias 
mokante pri cerberozio 

mi perdis ĉiujn vizitkartojn 
kaj ne al Esperanto-klubo 
mi iris sed al centro-dubo 
ĉiam mi faras novajn startojn 

al jubileo mi veturis 
sed mi forgesis la okazon 
kaj mi tre funebre murmuris 

mi sidas sur sofo kaj pensas 
ĉu mi jam vizitis oazon 
nun pensoj forgesojn kondensas  
Zuriko, la 10an de septembro 1999