Soneto kun kaprinkazeo
alpinistoj ĝuste revenis 
junuloj pafas konkurence 
kaj ni supreniras intence 
ĉar nin aventuro forprenis 

unue arbaro tre densa 
poste venas arboj malaltaj 
herbejoj kaj rokoj bazaltaj 
grimpado fariĝas intensa 

finfine ni tretas sur neĝo 
ĉu ni daŭrigu nian vagon 
aŭ ĉu ni revenu al seĝo? 

kaprinkazeo en kabano 
plifortigis nian imagon 
ĉar ni devis zorgi pri sano 
Zuriko, la 13an de septembro 1999