Soneto pri senkondiĉeco
terprofundo denove tremis 
falis domegoj ĝisĉielaj 
detruiĝis stratoj tunelaj 
mortis homoj - betono premis 

eble iam iu pripensos 
por ke domoj estu sekuraj 
se alvenos tempoj teruraj 
loĝantaro plagon eltenos 

certe estas tiu ebleco 
ĉar per fizikprincipa vero
disvolviĝas konstrua speco 

ĉiam l' samaj kvar elementoj 
fajro akvo tero aero 
kverelas sed sen reglamentoj 
Zuriko, la 23an de septembro 1999