Soneto pri patrinkonsiloj
se iu frapas vian brakon 
ne pensu ke vi jam aranĝis 
frapanto opinion ŝanĝis  
kaj baldaŭ komencos atakon 

ne proksimiĝu al putraĵoj 
ne ĉio estas atingebla 
riĉeco povas esti febla 
miru sed ne pro memoraĵoj 

ne rapidiĝu antaŭ tramo 
malvarmon ne blovu malfrue 
ne prenu ĉion kiel dramo 

aliaj silentas - silentu 
troeco agadas enue 
pro tio troecon ne sentu 
Zuriko, la 4an de septembro 1999