Soneto pri trista kalkulo
globalizado iam falos 
subite sen iu limdato 
kaj sur l' mondo alvenos fato 
danĝera kaj certe fatalos 

modestaj homoj estas etaj 
tamen volas ludi Goljatojn 
kaj de Davidoj prenas batojn 
ekzistas ekzemploj konkretaj 

eŭropa civiliza kresko 
donis l' mondon prudan kompaton 
de Madrido al Arĥangelsko 

frue morti poste kompati 
persekuti minoritaton 
kaj kun trista kalkulo ŝati 
Zuriko, la 8an de septembro 1999