la naŭan de l' naŭa de l' naŭa kaj tiel plu eĉ kun kvin naŭoj ankaŭ en Afriko sur daŭoj senĉese ĝis tago morgaŭa kalkulu sonetajn silabojn ne malpli kaj ne pli en verso nur naŭ kaj kun naŭa disperso mia cerbo havas naŭ nabojn naŭcent naŭdek naŭ sed ne milo tiu manko faras buĝeton kiu gvidas al maltrankvilo se kelnero ricevas dekon serĉas longe unu moneton ĝis kliento akceptos strekon