pereis ĉio de l' posedo mi volis fini mian vivon trovinte inspiran motivon revenis mi al la mempledo unue alvenis inspiro ĉirkaŭ mi l' mondo agis loze kaj en malproksimeco poze tio por mi ne estis miro taŭga okazis la komenco ĉar ĝi fortigis mian kredon per la principa pacienco ĝis nun la iama tendenco por elekti ĝustan rimedon transformiĝas al konsekvenco