Soneto pri la homaj taskoj
jen homo la individuo 
la eta ero de la aro 
de edza paro de homaro 
antaŭ li nevidebla truo 

li devas nepre antaŭvidi 
distancon al kaŝa danĝero 
eĉ se li estas menaĝero 
ne povas pri ĉio decidi 

iam homo pripensis taskon 
subigi sovaĝan naturon 
nun mem portas sovaĝan maskon 

detruas li propran medion 
kaj lasas ĉirkaŭe teruron 
Danubo spertis ankaŭ tion
Zuriko, la 12an de januaro 2000