Soneto pri nova carismo
en ortodoksa katedralo 
en Moskvo iama agento 
de sekurpolica atento 
krucosignas en la moralo 

estas formo kaj ne enhavo 
Kristnasko fariĝis nur kaŭzo 
por perfidagadaĉa paŭzo 
en tute alia enklavo 

jam frue perdiĝis kompato 
kun humanaj deklaracioj 
revenas cara aparato 

ne gravas ideologioj 
ĉar ripetaj situacioj 
similas al patologioj
Zuriko, la 14an de januaro 2000