Soneto denove heroa
pri diversaj insurekcioj 
ekzistas heroaj legendoj 
faritaj laŭ popolaj mendoj 
tre ofte estas nur fikcioj 

ne bataloj inter nacioj 
estis kaŭzoj de kontraŭagoj 
sed akraj internaj reagoj 
de kverelklasoj de socioj 

servistoj mortigis nobelojn 
pro maljusta feŭda sistemo 
atingante dubindajn celojn 

kaj poste pro malkompreniĝo 
surbaze de ekstera premo 
elkreskis naciheroiĝo
Zuriko, la 22an de januaro 2000