Soneto pri tasko lektora
privilegio en parolo 
sen privilegia aŭskulto 
konvinkado - jes kun rezulto 
sed sen koncentriganta volo 

jen tiel nomata lektoro 
buŝo ŝvelita pro klaĉado 
kaj pro artefika gestado 
sen inspiro kaj sen humoro 

lia tasko estas facila 
sed metodo ne adekvata 
al ĝi - obskure malnovstila 

ŝanĝiĝis poste protektanto 
li ne plu estis bezonata 
tiam venis al Esperanto
Zuriko, la 24an de januaro 2000