oni rekonas lin laŭ pozo kiun li artefike faras tro memestime avataras je si mem li restas mimozo pole "gamoń" - "Trottel" germane kaj rigardante la vortarojn disreve mi sentis amarojn ĉar signifoj aspektis vane verŝajne en Esperantio similaj homoj ne ekzistas Esperanto estas saĝio revenu ni al la komenco stultuloj sian cerbon pistas konvinke je la propra senco