Soneto pri mempurigado
estis eĉ multe da plezuro 
pro patriota sentimento 
ĉe detruita parlamento 
deva pento apud bravuro 

oni pensis ke venas ŝanĝo 
sed disvolviĝis naciismo 
pli granda ol en komunismo 
Serbio dronas en halanĝo 

NATO nun volas sin purigi 
kaj emas akcepti eĉ ĉion 
precipe propran ironion 

venos ankoraŭ multaj ploroj 
kaj homoj travivos doloroj 
ĉar serboj tre ŝatas intrigi 
Zuriko, la 12an de oktobro 2000