de Zuriko al Venecio la vojo plilongiĝas sombre pejzaĝo aspektas nubombre enueco ne emocio de Milano trajno veturis pli rapide kaj tuj grizeco ŝanĝiĝis al flavoverdeco vento jelpis radoj murmuris antaŭ Veneto venis suno kaj fenestro bele heliĝis per brilo de glata laguno kanaloj putre ekodoris ni pro tio plene nobliĝis ĉar aristokrate fetoris