Soneto perfortita mense
sen katolikoj kaj riĉuloj 
tute ne estus Venecio 
prenu l' veron sen emocio 
sen iuj kontraŭaj postuloj 

mi sentas min kiel la ano 
de tiu granda familio 
kiu festas en idilio 
eĉ se timigas uragano 

imponaj ĥoroj kaj solistoj 
de l' plej Granda Aŭtoritato 
alskribas min al optimistoj 

se menso min ofte perfortas 
per sia raciorilato 
tiam sento mistikon portas  
Venecio, la 14an de oktobro 2000