Soneto pri fakosignifo
kun ruĝaj flagoj marŝis kune 
la veneciaj instruistoj 
kun sloganoj kaj postullistoj 
ĉar volas vivi oportune 

ion ajn mi skribu pri tio 
la instruistaj plendmotivoj 
devenas de alternativoj 
nomataj "nenio aŭ ĉio" 

eĉ se mi estas solidara 
la solidareco ne helpas 
ilin je la stato amara 

en orienteŭropaj landoj 
fakuloj pri eduko jelpas 
nenion helpas memorandoj 
Venecio, la 16an de oktobro 2000