malgraŭ la geedzaj sekretoj je kiuj mi ne ĉiam haltis en Venecio mi transsaltis sojlon de dudek sep sonetoj kaj ĝuste mi ilin enmetis al l' libro - estis nur sep lokoj nun mi skribas l' okan kun mokoj ĉar pri resto neniu petis eble iam orelo fora hazarde ekaŭdos elsendon de zurika Radio LoRA mi redaktos ilin laŭteme por plenumi prenitan mendon Esperanto Sonas Poeme