Soneto pri multaj eraroj
mi jam skribis ke miaj libroj 
havas erarojn nevideblajn 
ĉar fari kompostaĵojn feblajn 
apartenas al presovibroj 

anstataŭ "fato" estas "rato" 
por leganto tio ne gravas 
se li je poezio ravas 
eĉ povas esti "nigra kato" 

aŭtoro estas malkontenta 
ĉar kompostisto ebriiĝis 
pro tio ofte erariĝis 

l' problemo estas ankaŭ senta 
ĉar tre ofte frazoj eraraj 
okazas pro eraroj raraj 


Zuriko, la 4an de oktobro 2000