Soneto kun haltejbalado
sur haltejo staris knabino 
blaŭokula kaj nigrohara 
renkonto baldaŭ estis para 
kun la reciproka fascino 

ŝi amis lin kaj li naiva 
atendis stelon de ĉielo 
kaj salon miksis kun mielo 
sed amo estis progresiva 

post jaroj nenio ŝanĝiĝis 
ili rigardis sin silente 
dum fruntoj videble sulkiĝis 

silento estas pura oro 
diras proverbo - evidente 
tamen ne ĉiam pravas moro 
Zuriko, la 5an de oktobro 2000