Soneto kun la samaj homoj
pli frue aŭ tute malfrue 
ĉiam supren trapasas vero 
eĉ ofte kun tempa ofero 
senscie surprize enue 

grandeco ŝajnas subigita 
verŝajne ĝi ne estis granda 
l' afero fariĝas demanda 
malgraŭ jam estis klarigita 

pri tio decidis la samaj 
nur tamen alimaniere 
sen revoj pri tempoj iamaj 

ilin daŭre mordas mizero 
ĉar ili ekzistas samsfere 
ĝuste por riĉula prospero 
Bastiono de Silento, la 9an de oktobro 2000