Soneto kun Olko Frapanto
pri Olko oni povas diri 
ke li konvenas por frapado 
ne timas de Leĥ-provokado 
por pri lefta piedo miri 

dekstran piedon ankaŭ same 
ne donadas anstataŭ mano 
ĉar li estas samideano 
de tiuj kiuj pasis drame 

ne suferos se aciduloj 
fariĝos eĉ baldaŭ dolĉuloj 
nun batalas pri egaleco 

timigas lin tiu dolĉeco 
de homoj plenaj de acido 
li regas laŭ amasdecido 
Zuriko, la 15an de novembro 2000