Soneto pri fiparolaĉo
ĥoĥoloj superas socie 
en fakoj pri organizado 
ekzemple en direktorado 
traktante ĉion negacie 

la lingvo de tiu establo 
estas fiaĉa eĉ duoble 
tamen ĥoĥoloj sentas noble 
sed nur laŭ ilia kapablo 

ili tiel gajnas por pano 
ne decas paroli alie 
nur laŭ voĉo de griza rano 

oni devas ilin pritrakti 
kiel ili anomalie 
anstataŭ en kaĝo barakti 
Zuriko, la 17an de novembro 2000