Soneto pri spiritelŝiro
post matenmanĝo al Sinjoro 
kiu naŭdek ok jarojn finas 
kaj humuron ne eliminas 
mi iras laŭ dezira moro 

Janusz Rakowski ĝis nun verkas 
devigas junulojn pripensi 
kiel oni devas kondensi 
travivaĵojn - sane li kverkas 

en teatra kelo vespere 
Margareta harpe priludis 
kaj mi pri koreco konkludis 

mia disŝirita spirito 
al malkonata celo flugis 
pri kiu restas nur hezito 
Baden, la 18an de novembro 2000